Krada komputado

Krada komputado estas termino uzata por la kombino de komputilaj rimedoj de multaj administraj sektoroj por atingi komunan celon. La krado povas esti vidata kiel disa sistemo kun neinteragaj laborŝarĝoj, kaj partopreno de granda nombro da dosieroj. Kio distingas kradan komputadon disde konvencia altkapablaj komputadaj sistemoj kiaj komputilgrapola komputado estas ke kradoj tendencas esti pli malstrikte kuplitaj, heterogenaj kaj geografie disaj. Kvankam krado povas esti dediĉita al speciala aplikacio, pli komune estas ke unuopa krado estos uzata por diversaj malsamaj celoj. Kradoj estas ofte starigitaj kun la helpo de ĝeneralcelaj kradprogramaj bibliotekoj nomataj mezprogramaro.

Grandeco de krado povas multe diversi. Kradoj estas formo de disa komputado kie “supera virtuala komputilo” konsistas el multaj retigitaj malstrikte kuplitaj komputiloj kune agantaj por plenumi tre grandajn taskojn. Plie, ĝenerale “disa” aŭ “krada” komputado estas aparta tipo de paralela komputado, kiu funkcias per kompletaj komputiloj (kun internaj ĉefprocesoroj, memoro, elektroproviziloj, retinterfacoj, ktp.) konektitaj al komputilreto (privata, publika aŭ Interneto) per konvencia retinterfaco, kia Eterneto. Tio malsamas al la tradicia nocio de superkomputilo, kiu enhavas multajn procesorojn konektitajn per loka altrapida komputilbuso.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne